Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Belaj dunoj en Ĉinio
2016-12-29

    Dunoj, speciala geografia fenomeno, kvankam portante imponecon de dezertoj, estas malgrandaj je areo. Malsame ol grandaj dezertoj en foraj senvivaj lokoj, dunoj ĉarmas en prosperaj malsekaj kaj humidaj zonoj frekvantataj de homoj, ekzemple ĉe bordoj de maroj, lagoj, riveroj kaj eĉ apud urboj. Ĉirkaŭ ili troveblas neniu spuro de dezerto, do ilia deveno vualiĝas per mistero. Ofte, ili distingiĝas per sia mirindeco pro medio-kontrasto. La jenaj fotoj kondukos vin al superbaj dunoj en Ĉinio.

 

 

    La duno Tamnyain en la Granda Kanjono Yarlung Zangbo en Tibeto sin apogas dorse al bluverda monto kaj rigardas al la smeralda rivero Yarlung Zangbo. Tieaj misteraj lumoj ĝin faras ŝanĝiĝemaj. (Foto de Xie Gang)

 

 

    En la aero super la malgranda duno en Nyingchi de Tibeto densas pluvo-nuboj en forta kontrasto kun la seka duno. (Foto de Wang Ning)

 

 

    Duno en la gubernio Mainling de Tibeto ege similas al giganta faldebla ventumilo malfermita sub la lazura ĉielo. (Foto de Xie Gang)

 

 

    Situante proksime de Pekino, estas konata la duno en Huailai de la provinco Hebei. Per sia unika pejzaĝo-trajto ĝi estas prenita kiel vidindejo ŝatata de urbanoj. Elektroproduktaj ventumiloj disĵetitaj ĉirkaŭe malkaŝas ke la loko estas natura trairejo de forta vento kaj la serpentuma rivero -- grava fonto de sablo. (Foto de Sun Huijun)

 

 

    Kun siaj altaj sablo-montetoj senfine ondetantaj, la marborda dunaro ĉe la buŝo de Luanhe-rivero en Changli-gubernio de la provinco Hebei proksime de Bohai-maro similas al oraj drakoj sur ondoj. (Foto de Liu Wenjun)

 

 

    Kvankam en Xinjiang sekas la klimato kaj maloftas pluvo, tamen akvo el glaciejoj kaj fontakvo el montoj nutras la belan lagon Barkol. La malproksima neĝkovrita montaro, ora duno kaj smeralda lago konsistigas superban bildon. (Foto de Zhao Cheng'an)

 

 

    Aparte imponas la natura spektaklo el la dunaro kun senfinaj sablo-montetoj ĉe Poyang-Lago en la provinco Jiangxi, sudorienta Ĉinio. (Foto de Ji Weitao)

 

(el Ĉina Nacia Geografio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio