Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Maljunuloj sopiras al siaj elmigrintaj gefiloj
2016-12-28
 

    La 25an de decembro en iu pekina magazeno montriĝis artaĵo alta je 2,5 metroj. En la formo de tridimensia ĉina ideogramo "hejmo", ĝi konsistis el 2 061 boteloj kun blankaj haroj, kaj altiris atenton de preterpasantoj.

 

    La blankaj haroj en ĉiuj vitraj boteloj estis kolektitaj el 2 061 gepatroj en 34 ĉinaj urboj. En ĉiuj boteloj estas deziroj de la gepatroj al siaj infanoj migrintaj en aliajn lokojn.

 

    Pro la socia disvolviĝo kaj vivpremo, pli da junuloj migris al pli grandaj urboj, ekzemple Pekino, Ŝanhajo aŭ Kantono, tamen iliaj gepatroj restas en la hejmlokoj. La plejparto de tiuj junuloj renkontiĝas kun siaj gepatroj nur dum la Printempa Festo pro longa distanco aŭ financa malfacilaĵo.

 

    Oni dezajnis la artan instalaĵon pro tiu ĉi socia problemo, admonante, ke junuloj revenu hejmen por akompani siajn gepatrojn dum la Printempa Festo malgraŭ okupiteco, longa distanco aŭ aliaj kaŭzoj kaj domaĝu la restadon kun siaj gepatroj, alie ili bedaŭros sian forestadon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio