Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aperis maloftaj "sunlumaj kolonoj" en norda Ĉinio
2016-12-27
 

    La 26-an de decembro en la ĉielo super la urbo Xilin Gol de Interna Mongolio en norda Ĉinio aperis malofta fenomeno de "sunlumaj kolonoj". Ili komencis aperi je la 19-a horo kaj 30 minutoj kaj malaperis je la 21-a horo kaj 30 minutoj. Tiam la ekstera temperaturo estis -20°C. La ĉielo estis serena kaj senventa, kaj urbanoj profitis de tio por observi la fenomenon.

 

 

    Reflekto de la lampolumoj de konstruaĵoj aperigis diverskolorajn lumokolonojn ornamantajn la ĉielon en nokto. La urbo aspektis kiel "urbeto en fabelo".

 

 

    Kiam glacio falas de altaj nubtavoloj, foje ĝi povas havi platan formon kiel kristalo. Se tiam la rezisto de la aero igas la glacikristalojn fali sur la teron preskaŭ horizontale, kaj se samtempe la suno disradias de la horizonto, la reflektitaj sunlumoj fariĝas preskaŭ tute vertikalaj, kaj tial aperas la "sunlumaj kolonoj".

 

 

    Kiam la temperaturo estas malalta kaj la suno -- ĵus leviĝanta aŭ subiranta, la falantaj glacikristaloj reflektas la sunlumojn, kaj aperas la malofte videblaj lumo-kolonoj.

 

 

    Glacikristaloj devas havi certan formon por ke "sunlumaj kolonoj" povu aperi , ĉar nur la plataj povas reflekti sunlumojn laŭ vertikala direkto.

 

    Tia optika fenomeno de la atmosfero aperis ankaŭ en la ĉielo super la urbo Xilin Hot de Interna Mongolio en la jarfino de 2015.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio