Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eksterlandaj amaskomunikiloj raportis, ke la ĉina urbo Yiwu estas la produktejo de 60% da produktaĵoj por Kristnasko tutmonde
2016-12-26
 

    Laŭ raporto de la retejo de la germana gazeto Der Spiegel en la 22-a de decembro, 60% da produktaĵoj por Kristnasko de la tuta mondo venas de la ĉina urbo Yiwu, monda centro de ornamaĵoj kaj similaj malgrandaj varoj. Antaŭ Kristnasko, ĉiutage ĉirkaŭ mil pakoj plenaj de produktaĵoj por Kristnasko estis ekspeditaj eksterlanden. Yiwu estas ankaŭ la plej granda transsendo-centro de malgrandaj varoj en la mondo.

 

 

    En la ĉefa halo de la bazaro jam estas pli ol 50 mil da budoj kiuj vendas ornamaĵojn por Kristnasko. Krome estas budoj por aliaj komercaĵoj, kaj ĉi tie ĉi-jare oni vendis pli ol 3 miliardojn da paroj da ŝtrumpetoj. Venas ĉi tien pli ol 8 mil eksterlandaj komercistoj pograndaj. Ĉi-jare estas ankaŭ rektaj trajnoj, kiuj trapasas Siberion kaj veturas al gravaj eŭropaj merkatoj. La veturado de tiuj ŝarĝ-trajnoj, de Yiwu al Hispanio, bezonas 3 semajnojn.

 

 

    La retejo de la brita BBC raportis, ke kia ajna varo troveblas en Yiwu.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio