Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pere de Alipay nun eblas facile registriĝi por donaci vian organon
2016-12-23

 

    La 22-an de decembro ekfunkciis la servo "registriĝo por donaci organon" sur la platformo de medicinaj servoj de Alipay, kiun mastrumas la Ĉina Fondaĵo por Disvoliĝo de Organo-Greftado. Tiel do nun la uzantoj de Alipay povas plenumi la registriĝon ene de 10 sekundoj. Estas raportite, ke nur 12 horojn post la ekfunkcio de la servo, la nombro de registritoj jam atingis pli ol 3 000 personojn, dum en la pasintaj 2 jaroj la totala nombro de registritoj estis nur 20 mil.

 

    Laŭ lastatempa enketado 83% de la enketitoj volas donaci organojn. Sed la nombro de registritoj por libervola donaco de organo restas malpli ol 80 mil. 56% de la enketitoj ne emas registri sin, ĉar ili ne scias kie registriĝi, aŭ por ili la necesaj formalaĵoj estas tro maloportunaj. Antaŭe, se vi volis donaci organon, vi devis mem kontakti la koncernajn instancojn kaj registriĝi plenigante formularon per 14 diversaj specoj de personaj informoj.

 

    Laŭraporte nun estas 450 milionoj da uzantoj de Alipay. Tiuj uzantoj, kiuj volas donaci organon, nun devas nur serĉi "medicinajn servojn" sur la ĉefpaĝo de la aplikaĵo, kaj tiel ili povas rapide plenumi sian registriĝon.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio