Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brodkastota dokumenta filmo Fortoj de Naturo en Ĉinio
2016-12-23

 

    Ankaŭ Ĉinio havas sian propran dokumentan filmon pri la naturo. La ses-epizoda dokumenta filmo Fortoj de Naturo estis kompletigita post kvin-jara laboro laŭ filmada procezo kaj teknikaj normoj internacie aplikataj. La filmo estos elsendita de la dokument-filma kanalo de la Ĉina Centra Televido je la oka horo ĉiuvespere ekde la 31a de decembro.

 

    La filmprodukta teamo filmis en pli ol 50 lokoj, inkluzive de la kvar grandaj senhomaj zonoj de Ĉinio. Ili vojaĝis kelkcent milojn da kilometroj, laboris pli ol 500 tagojn en sovaĝaj regionoj kaj registris bestojn, ekzemple tibeta antilopo, uncio, sovaĝa poefago, gibono, azia elefanto kaj ekomedion de la Suda Ĉina Maro.

 

    Dum filmado ili renkontis severan veteron kaj ekstreman medion. Wu Lixin, subakva filmisto, diris ke subakva filmado estas danĝera, ĉar homoj povas esti facile forprenataj de oceanaj fluoj kaj ondoj en la alta maro. Ili vizitis preskaŭ ĉiujn insulojn de la Suda Ĉina Maro, kaj vidis biodiversecon de la maro. Ili eĉ kaptis mirindajn scenojn de frajado de koralo. Xing Zhi, ĉefo de Administracio de Qinghai-Laga Rezervejo sub la Ŝtata Protekto, diris, ke kiam la teamo laboris ĉe la lago, ili estis tre singardaj por ne timigi bestojn, kaj tia konduto povas veki konscion de lokanoj pri protektado de la medio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio