Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Junulino naskita post 1990 funkciigas kafejon, kiu dungas junajn handikapulojn
2016-12-21


Instruisto gvidas Xiaotian, unu el la handikapitaj junuloj, fari lanternon kun algluitaj premsekigitaj floroj.
 

    Zhang Yuan, junulino apartenanta al la generacio naskita inter la jaroj 1990 kaj 2000, loĝas en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco. Dum longa tempo ŝi servis kiel volontulo por handikapuloj, kaj komence de 2014 trovis, ke multaj organizoj kaj kompanioj ne deziras dungi relative aĝajn handikapitajn gejunulojn kaj tial ili devige restas hejme kaj nenion faras. Hazarde ŝi vidis korvarmigan scenon de gejunuloj kun aŭtismo farantaj sapon en la filmeto de la kanto "Feliĉan naskiĝtagon", kiun ŝiaj idoloj Mayday, rokmuzika bando el la ĉina provinco Taiwan, kantis por helpi handikapitajn gejunulojn. La video ŝin inspiris kaj ŝi decidis malfermi kafejon por helpi junajn handikapulojn.

 

    En majo 2015 ekfunkciis la trejn-kurso por la estontaj laborantoj de ŝia kafejo kun helpo de loka federacio de handikapuloj en la distrikto Wuhou de la urbo kaj iu bonvola organizo. En marto 2016 la kafejo oficiale malfermiĝis en la strato Jinnan Tianjie de la sama distrikto. La nomo de la kafejo "Second Round" (La Dua Ŝanco) venis de iu alia kanto de Mayday. Zhang Yuan diris, ke ŝi esperas krei la duan ŝancon por pli bona vivo de handikapitaj gejunuloj, kaj doni esperon al ili kaj al iliaj familioj.

 

    La kafejo por publika intereso okazigas por tiuj gejunuloj specialan trejnadon, kiuj inkludas ne nur preparadon de kafo, sed ankaŭ permanan produktadon de notlibro, paĝosigno, nugato kaj premsekigita floro. Nun la kafejo ne alportas profiton ĉar la servistoj estas en la periodo de staĝo. Kiam ili finos la trejnadon, oni povos aranĝi por ili taŭgajn laborojn. Tiam, aparte de la registara subvencio por la minimuma vivtenado, ili povos ricevi de la kafejo salajron. La komuna celo de Zhang Yuan kaj de ŝiaj dungitoj estas, ke la lastaj povu vivteni sin kaj bone adaptiĝi al la socio.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio