Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Uzeblas sunenergio por aŭtobusoj en Ŝanhajo, Ĉinio
2016-12-21

Laboranto ŝargas aŭtobuson per sunenergio.
 

    Lastatempe, la unua medi-amika aŭtobusa stacidomo en Ŝanhajo oficiale ekfunkciis ĉe la parkejo Gaoke Xilu en Pudong-Distrikto, Ŝanhajo. Ĉiuj tieaj novenergiaj aŭtobusoj povas esti ŝargitaj per sunenergio en la parkejo.

 

La sunenergiaj paneloj instalitaj sur la tegmento de la parkejo kaj aŭtobusoj ŝargataj per sunenergio
 

    En junio de la kuranta jaro, la aŭtobusa firmao instalis sunenergiajn panelojn kun areo de ĉ. 2 mil kvadrataj metroj sur la tegmento de la parkejo, kaj komencis provan funkciadon en oktobro, ĝia ĉiutaga elektra produktokvanto atingas averaĝe 600 kilovattohorojn. Laŭ antaŭsupozo, pere de la ŝparita energio unu aŭtobuso povas veturi plue je pli ol 150 mil kilometroj tutjare.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio