Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pasaĝeroj en Ĉinio
2016-12-21

Sceneja foto de la filmo Pasaĝeroj
 

    La 17-an de decembro, usonaj aktoroj Chris Pratt kaj Jennifer Lawrence atingis Pekinon por diskonigi la sciencfikcian kaj aventuran filmon Pasaĝeroj, kiu estos projekciita en Ĉinio komence de 2017.

 

    La diskoniga kunveno kun la temo Ekveli okazis en la 18-a de decembro. La filmo Pasaĝeroj, reĝisorita de Morten Tyldum, prezentas du ĉefajn rolulojn, kiuj veturas per spacoŝipo al alia ĉiela korpo por komenci sian novan vivon.

 

    Jennifer Lawrence diris: "Mi tre ŝatas sciencfikciajn filmojn kaj estis profunde altirita de la bela kaj trista amrakonto de tiu filmo." Pratt malkaŝis, ke la kombineo portita de li en la filmo pezas je 70 funtoj, malgraŭ tio, li devis ŝajnigi sin malpeza anstataŭ pezega.

 

    En la diskoniga kunveno, ĉina kunlaboranto donacis al ili ĉinstilajn silkajn nokt-robojn kun bildoj de drako kaj fenikso, kaj kvar lit-brodaĵojn. Lawrence diris: "Mi planas porti la robon en aviadilo" kaj Pratt ŝerce diris: "Mi portu ĝin dum flugado de Pekino al Los-Anĝeleso!" Poste ili ĉinlingve deziris al la ĉeestantoj de la kunveno Feliĉon kaj Riĉecon por la Printempa Festo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio