Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ekspresa transport-kvanto de poŝtaĵoj en Ĉinio espereble superos 30 miliardojn en 2016
2016-12-20

 

    Laŭ la donitaĵo publikigita de la Ŝtata Poŝta Buroo de Ĉinio en la 15-a de decembro, de januaro ĝis novembro la transport-kvanto de poŝtaĵoj per ekspresa maniero kalkuliĝis al 27.89 miliardoj kun kresko de 52.8% kompare kun tiu en la sama periodo de 2015; la enspezoj de ekspresa servo atingis 354.41 miliardojn da juanoj kaj kreskis je 44.3% kompare kun tiu en la sama periodo de 2015. La enspezo de ekspresa servo por unuopa poŝtaĵo en Ŝanhajo estas la plej alta en la tuta lando.

 

    Kontinue kreskas la ekspresa transport-kvanto en meza kaj okcidenta Ĉinio. De januaro ĝis novembro, la transporta kvanto en orienta Ĉinio okupis 81.2% de tiu en la tuta lando, tiu en meza Ĉinio 10.7% kaj tiu en okcidenta Ĉinio 8.1%. La enspezo de ekspresa servo en orienta Ĉinio malkreskis je 0.7% kompare kun tiu en la sama periodo de 2015, tiu en meza Ĉinio kreskis je 0.4% kaj tiu en la okcidenta Ĉinio je 0.3%.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio