Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En la venonta jaro startos konstruado de la tajlanda-ĉina fervojo
2016-12-20

 

    En la 9-a de decembro okazis en Pekino la 5-a kunveno de la ĉina-tajlanda komuna komisiono pri komerco, investo kaj ekonomia kunlaboro. Samtempe la du landoj subskribis kelkajn kontraktojn pri kunlaboro, inter kiuj estis la memorando de kunlaboro pri fervojo. En la 14-a de decembro Arkhom Termpittaypaisith, tajlanda ministro pri transporto, detale priparolis la progreson, nunan situacion kaj perspektivon de la kunlaboro pri konstruado de la tajlanda-ĉina fervojo dum intervjuo kun raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua.

 

    Li diris, ke laŭ la plej nova memorando oni komencos konstrui la fervojon inter Bangkoko kaj Korat komence de la venonta jaro kaj bezonos malpli ol 3 jarojn por ĝin finkonstrui, dum la konstruado de la tuta fervojo inter Bangkoko kaj Nong Khai komenciĝos ene de la venontaj 5 jaroj.

 

    Arkhom Termpittaypaisith emfazis, ke la tajlanda flanko plene fidas la konstruan kunlaboron de tiu ĉi fervojo kaj ke la fervojo ludos gravan rolon en la promocio de la ekonomia disvolviĝo de la nordorienta parto de Tajlando, kiun ĝi trapasos. Li ankaŭ aldonis, ke la konstruado de la fervojo estos profitodona por ambaŭ landoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio