Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciis la unua transmara distanca ricevostacio de Ĉinio por satelitoj
2016-12-20

 

    Je la 12-a horo de la 15-a de decembro en Kiruna, Svedio, ekfunkciis post surloka ekzamenado la unua transmara distanca ricevostacio de Ĉinio por satelitoj, mallonge nomata Nord-Polusa Stacio.

 

    Oni bezonis du jarojn por finkonstrui la stacion, kiu fariĝis por Ĉinio la unua transmara distanca ricevostacio por satelitoj. La stacio kapablas ricevi datumo-signalojn el multaj altdifinaj satelitoj en ajna vetero, dum la tuta tago. La utiligo de la stacio plibonigos la kapablon de la lando por ricevo kaj havigo, aparte pligrandigante la efikon por ricevi en malpli granda peco da tempo datumojn fotitajn de satelitoj. Krome ĝi povos ludi ankaŭ pozitivan rolon por utiligoj postulantaj rapidajn reagojn, ekzemple okaze de naturaj katastrofoj.

 

    Laŭ raporto, por unu sama satelito-stacio en Ĉinio povas ricevi signalojn de ĉiu satelito ĉirkaŭ 5 fojojn ĉiutage kiam la satelito pasas super la stacio, dum la Norda-Polusa Stacio povas ricevi signalojn ĉirkaŭ 12 fojojn ĉiutage. La Norda-Polusa Stacio povas ricevi datumojn el ajna loko de la mondo, kaj la averaĝa tempo necesa por ricevado ne superas du horojn.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio