Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina entrepreno helpas Brazilon por konstruado de antarkta stacio
2016-12-20

 

    La antarkta stacio de Brazilo, la unua konstru-projekto de ĉina entrepreno por fremda lando, nome la brazila esplora stacio en Antarkto konstruota de Ĉina Ŝtata Elektronika Importa kaj Eksporta Kompanio, estis komencita laŭorde. La 15-an de decembro, inĝenieroj kaj teknikistoj de Ĉinio jam atingis Antarkton.

 

    Laŭraporte, la ŝipo veturinta de Ŝanhajo jam atingis marareon de Antarkto. La unuaj pli ol 40 laborantoj el la kompanio jam surteriĝis kune kun gruo kaj aliaj maŝinoj, kiuj surteriĝas laŭvice, por rekonstruo de la ĉefa konstruaĵo de la brazila antarkta stacio laŭplane.

 

    La nova esplora stacio estas rekonstruota en la sama loko, kiu kun 4 500 kvadrataj metroj povos enteni maksimune 64 personojn. Ĉar la konstruado de la stacio povos daŭri nur 4 monatojn somere en Antarkto, do oni finos ĝin laŭplane en 2018.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio