Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shandong-a Esperanto-Klubo estis fondita en la Zaozhuang-a Universitato
2016-12-19

 

    En la 17-a de decembro okazis jarkunveno de la Shandong-a Junulara Esperanta Organizo kaj kunsido memore al la 157-a datreveno de la naskiĝtago de L. L. Zamenhof, majstro de nia kara lingvo Esperanto. Pli ol 30 esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj Rusio partoprenis en la renkontiĝo.

 

 

    S-ro Semio, asistanta ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj respondeculo de Esperanto-Muzeo, prezidis la kunsidon. S-rino Wu Juan, eksa prezidantino de la Shandong-a Junulara Esperanta Organizo, raportis laboron de la organizo dum la jaroj 2012-2016. S-ro Xu Shichang, asistanta ĝnenerala sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio, kaj Yang Song, kiuj diplomiĝis en la Zaozhuang-a Universitato, prelegis pri siaj vivoj en Esperantujo.

 

 

    Dum la kunsido, la Shandong-a Esperanto-Klubo estis fondita, kaj pli ol 50 esperantistoj de la provinco Shandong de Ĉinio, Japanio kaj Koreio membriĝis al la klubo.

 

(Raporto de Sun Mingxiao)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio