Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rizo kultivata en marakvo
2016-12-16

 

    Lastatempe raportisto informiĝis el Wuhan-a Bioteknika Esplor-instituto de Mar-rizo, ke sukcesis la eksperimento de la nova speco de rizo Haidao-86, kiu povas kreski sur mara strando kaj sal-alkalaj terenoj, kaj la po-mua averaĝa produktokvanto kalkuliĝis al pli ol 150 kilogramoj.

 

Po-mua produktokvanto de 150 kilogramoj

 

    Provkultivita dum pli ol 30 jaroj, la riz-speco Haidao-86 havas la avantaĝojn, rezisti al saleco, alkaleco kaj inundo. Ĝia potenco hidrogena (pH) estas malpli ol 9,3, kaj ĝi povas bone kreski en marakvo kun malpli ol ses promiloj da saleco.

 

    Ĉi-jare la speco estas provkultivita sur la areo de 6,000 muoj en Zhanjiang de Guangdong-provinco en suda Ĉinio, Shandong-provinco en orienta Ĉinio kaj Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio. La po-mua produktokvanto superis 150 kilogramojn. Venontjare la eksperimenta areo plivastiĝos ĝis dek mil muoj. Nun la teamo, gvidata de akademiano Yuan Longping, esploras kiel altigi la produktokvanton per hibrido.

 

    "Ni manĝis rizaĵon de grajnoj kultivitaj en marakvo. Ĝi estas ne-sala kaj akceptebla. Ĝia pH estas je 8,8." Li Xinlan, fakulo pri taksado de nutraĵa sekureco el la Ĉina Sanprotekta Asocio, diris: "Ĝi estas ruĝa, ĉar ĝi entenas selenon pli multe 7,2-oble ol ordinara rizo."

 

    Li diris, ke post ekzameno de aŭtoritata departemento, Haidao-86 entenas aminoacidon 4,71-oble pli multe ol ordinara rizo, tial ĝi havas pli altan nutran valoron. La marakva rizo estas medi-amika kaj havas la avantaĝojn, ke ĝi ne bezonas sterkon kaj kapablas rezisti insektojn kaj elteni salecon kaj alkalecon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio