Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fiksita la sistema studo-normo por la handikapitaj lernantoj kaj studentoj
2016-12-16

 

    En la 13-a de decembro por la unua fojo la Ministerio de Eduko de Ĉinio fiksis la kompletan studo-normon por la handikapitaj lernantoj kaj studentoj kaj specialan lernoprogramon responde al iliaj unikaj fizikaj kaj mensaj karakterizaĵoj. Nia raportisto informiĝis, ke la ministerio nun kompilas novan serion de lernolibroj por la handikapitaj lernantoj de elementaj lernejoj kaj laŭ plano oni ekuzos ilin en la venonta aŭtuno por la unualernojaruloj.

 

    Konsiderante specialajn karakterizaĵojn de la handikapitaj lernantoj, oni speciale aranĝis la normon por kompensi ilian handikapon kaj helpi ilin disvolvi potencialon. En la lernejoj por blinduloj estos apartaj kursoj pri orientiĝo kaj movebleco kaj adaptiĝo al la socio. En la lernejoj por surduloj estos 5 specialaj kursoj pri komunikado kaj kontaktado, perceptado de ritmoj kaj aliaj. Krome, estos nova normo por speciale evoluigitaj 10 kursoj pri plibonigo de viv-kapablo laŭ la inteligenteco de lernantoj kun intelektaj handikapoj. Ili estas ekzemple kursoj pri la ĉina lingvo por la ĉiutaga vivo, matematiko por la ĉiutaga vivo, kaj kapabloj por la ĉiutaga vivo. La kursoj celas helpi al tiuj lernantoj bone vivi kaj adaptiĝi al la vivo kaj plibonigi ĝian kvaliton.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio