Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio sukcese produktis la plej rapidan baterian aŭton en la mondo
2016-12-14

 

    Ne eblus por nove fondita entrepreno estiĝi la plej avangarda siakampe dum sia debuto. Sed laŭ raporto de CNN de Usono, lastatempe la ĉina aŭto-kompanio NextEV lanĉis sian novtipan aŭton, la plej rapidan baterian aŭton en la mondo.

 

    Dekojn da jaroj antaŭe jam estis aŭtoj funkciigitaj per baterio, sed al tio atenton donis ĉefaj aŭto-kompanioj nur de la lastaj 5 jaroj. Kiam la kompanio Tesla havas ekskluzivan hegemonion super la aŭta kampo por longa tempo, la ĉina kompanio NextEV lanĉis sian novan aŭton Nio EP9 kun rapideco de pli ol 312 kilometroj hore.

 

    La kompanio anoncis ke ĝia nova aŭto estis jam testita en la monde fama konkurstrako Nurburgring Nordschleife, kaj novigis la rekordon per 7 minutoj kaj 5.12 sekundoj, pli rapida ol la antaŭa bateria aŭto je 17 sekundoj. Nun, per tio ĝi okupas la 5-an lokon en la kampo. El la unuaj kvar plej rapidaj aŭtoj, du estas konkurs-aŭtoj en maskitaj formoj kaj la aliaj du -- produktoj de Porsche kaj Lamborghini.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio