Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Germana amaskomunikilo: ludonado de bicikloj furoras en urboj de Ĉinio
2016-12-13

 

La 11-an de decembro la germana ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitun aperigis artikolon sub la titolo "Ĉinoj denove trovis biciklojn". Laŭ la artikolo, revolucio okazas en ĉinaj urboj: investantoj investis grandan kvanton da mono al entreprenoj de biciklo-ludonado por ke konsumantoj de Ĉinio, la plej granda aŭto-merkato en la mondo, denove trovu la avantaĝon de bicikloj.

 

 

Mobike estas kompanio entreprenanta ludonadon de bicikloj. Inter ĝiaj investantoj estas la plej granda interreta kompanio de Ĉinio Tencent, la usona investa kompanio Sequoia Capital kaj la germana grupo Bertelsmann. Ili faris investadon pro ĝia potenciala forto. Unu el la motivoj de investado estas oportuneco de tiuj bicikloj en uzado. Ili estas malŝloŝitaj post skano de la du-dimensia kodo sur ilia korpo per saĝa poŝtelefono. Tio bezonas nur du sekundojn en la normala stato. La plej granda avantaĝo estas, ke tiuj bicikloj videblas ĉie en urboj kaj uzantoj povas parki ilin tie, kien ili atingis. Tiuj bicikloj ne havas sian fiksitan parkon kaj uzantoj povas rapide trovi ilin per aplikaĵo de poŝtelefono. Ili rapide populariĝas ankaŭ pro tio, ke vojaĝo per biciklo ne nur povas eviti obstrukcon sur stratoj, sed ankaŭ utilas al medi-protektado. Por multaj urbanoj, tio estas vivmaniero kun moderna koncepto.

 

Ĉinio ankoraŭ estas granda lando en konsumado de aŭtoj, kaj relative longa tempo estos bezonata por ke ĝi refariĝu "reĝlando de bicikloj" dum la meza periodo de la 1990-aj jaroj. Iu investanto diris: "Ni penadas por havigi al ĉinoj la senton, ke estas ekscita afero vojaĝi per biciklo kiel per la veturilo Ferrari."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio