Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lanterna Festivalo por Ĉina Novjaro 2017 okazos en la Valentena Haveno en Sidnejo, Aŭstralio
2016-12-12

 

    De la 20-a ĝis la 22-a de januaro 2017, en la Valentena Haveno, Sidnejo, Aŭstralio, okazos Lanterna Festivalo por Ĉina Novjaro laŭ ĉina luna kalendaro.

 

    Robert Kok, reprezentanto de la urba registaro de Sidnejo, diris, ke en Sidnejo vivas homoj el pli ol 200 etnaj grupoj, la lanterna festivalo riĉigis lokan kulturan vivon kaj fariĝis grava kultura evento en Sidnejo. La antaŭaj lanternaj festivaloj allogis al si pli ol milionon da sidnejanoj. La koloraj lanternoj kaj kultura prezentado levis la sidnejan celebradon por la ĉina novjaro al nova nivelo.

 

    Dum la tritaga festivalo, en la Valentena Haveno estos pendigitaj metiartaj lanternoj kun ĉinaj trajtoj, kaj tie ĉinaj popolaj artistoj prezentos brilan folkloran prezentadon.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio