Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Premieros la dokumenta filmo Majstroj en Malpermesita Urbo
2016-12-09

 

    La 16an de decembro premieros la dokumenta filmo Majstroj en Malpermesita Urbo.

 

    La filmo prezentas restaŭradon de trezoraj pentraĵoj, bronzaĵoj, horloĝoj, lakaĵoj kaj brodaĵoj en la Malpermesita Urbo kaj la vivon de la metiistoj, kiuj restaŭras la artaĵojn. Ĝia tri-epizoda televida versio estis tre ŝatata de multaj homoj, kiam ĝin elsendis la Ĉina Centra Televida Stacio kaj videaj retejoj. Ĝi akiris 9,4 poentojn (la maksimumo estas 10) en la retejo Douban, pli multe ol aliaj du tre popularaj televidserioj, Mordo de Ĉinio kaj Nirvano en Fajro.

 

 

    La spektantoj estas forte kortuŝitaj de la riparistoj, kiuj diligente kaj konscience laboris kaj dediĉis eĉ la tutan vivon al restaŭrado de historiaj restaĵoj. La reĝisoro Xiao Han diris: "La filmo prezentas malgrandajn personojn sub la fono de granda historio, kaj la valoroj de iliaj spiritoj estas aprobitaj de homoj en malsamaj aĝoj." Nun multaj atendas ĝiajn sekvajn epizodojn.

 

 

    En tiu ĉi vintro la filmo estos prezentita al la publiko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio