Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komunuma trupo el fremdlandanoj patroladas en Chengdu, Ĉinio
2016-12-09

    "Ni estas ĵus organizitaj, sed jam pretas!" La 4-an de oktobro 2016, 8 alilandanoj, kiuj studas aŭ laboras en Ĉinio, organizis komunuman trupon. Ili portas ruĝan brakbendon kaj patroladas en kvartaloj por fari "ĉinstilan" servadon en la komunumo Tongzilin, en kiu loĝas multaj fremdlandanoj.

 

 
    Patrolada trupo el fremdlandanoj

 

    "Ni pli similas volontulojn," tiel difinas la trupon kaj ĝiajn laborojn la trupestro Chrisrui el Ganao, kies ĉina nomo estas Zhang Rui. Kvankam en lia lando ne ekzistas "ruĝaj brakbendoj", tamen li kredas, ke reciproka helpo estas komune necesa por la sana disvolvo de ĉiuj komunumoj. Li diris, ke en Ĉinio li vidis homojn kun ruĝa brakbendo helpe direkti la trafikon sur stratoj, kaj li supozis ke ĝi "eble estas signo de helpanto".

 

 

    Nun, en Tongzilin loĝas pli ol 2600 fremdlandanoj. Ĝi estas la loko plej dense loĝata de alilandanoj en Chengdu. En 2017 la patrolado de la trupo fariĝos rutina, kaj tio helpos plibonigi la lokan sekurecon.

 

    8 membroj el 5 landoj

 

    Sen uniformo, sen slogano, la sola atentokapta signo estas la ruĝa brakbendo kun blankaj vortoj "komunuma patrolisto" skribitaj ĉine kaj angle. La trupo konsistas el 8 fremdlandanoj el Usono, Nov-Zelando, Ganao kaj aliaj du landoj. Inter la membroj estas viroj, virinoj, aĝuloj, junuloj... plejparto laboras en lernejoj aŭ firmaoj ĉirkaŭ la komunumo. Dungite de la komunumo ili havas respondecon viziti la kvartalojn kaj ankaŭ unuopajn loĝejojn por ekscii pri la bezonoj de fremdlandanoj kiuj loĝas tie.

 

    "Ni, patrolistoj. Vi povas diri al ni la malfacilojn."

 

    "Ĉiuj konas la ruĝan brakbendon. Ili povas aperigi niajn fotojn en la amikaj rondoj de Wechat, tiel ke pli da homoj sciu nin. Tiamaniere ni povos vere ludi nian rolon." Chrisrui faris tian resumon pri la regulo akirita de li mem post uzado de Wechat.

 

    Kiel la trupestro Chrisrui plej bone regas la ĉinan lingvon kaj plej profunde konas Ĉinion inter la membroj. Li diris: "Alilandanoj devas lui ĉambron, serĉi partatempan laboron aŭ peti loĝatestilon. Estas granda malfacilo, se ili ne bone parolas ĉine." Nun, Chrisrui patroladas kun sia trupo en la kvartalo kaj kolektas informojn pri la bezonoj de alilandanoj. Estonte kiam la trupo estos vaste konata inter fremdlandanoj, iuj certe kontaktos ilin, kaj tiel, la fremdlandanoj kiuj vivas en Chengdu formos grupon interhelpan. Certe, la trupo estas nur peranto kiu transdonas informojn. Ĝia ĉefa tasko estas kolekti helpopetojn kaj doni ilin al la komunumo, tiel ke la komunumo interkonsiliĝu kaj solvu la problemojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio