Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alipay nun uzebla en la Vilaĝo de Sankta Nikolao
2016-12-08

 

    La 6-an de decembro Alipay anoncis la oficialan lanĉon de la aĉetfestivalo de la 12-a de decembro en la mondfama finna Vilaĝo de Sankta Nikolao. Nun Alipay estas uzebla en la vilaĝo, kiu situas en la Arkta Cirklo. Estas la unua fojo, ke la Vilaĝo de Sankta Nikolao akceptas pagojn per poŝtelefono, kaj tio montras, ke estas mondgvida la forto de la ĉinaj servoj de poŝtelefona pago reprezentata de Alipay.

 

    Okaze de la tutmonda aĉetfestivalo la urbo Rovaniemi, kie sin trovas la Vilaĝo de Sankta Nikolao, starigis permanentan monumenton kun la alteco de 3,6 metroj por Alipay.

 

    Ĉi-jare Alipay multe ekspansiis en la eŭropa merkato. En novembro la servo de Alipay fariĝis uzebla en 7 eŭropaj landoj, t.e. Britio, Germanio, Francio, Nederlando, Finnlando, Aŭstrio kaj Ĉeĥio, en magazenoj, flughavenoj, restoracioj kaj aliaj lokoj. En Eŭropo ĉinaj turistoj povas ankaŭ uzi Uber kaj ricevi repagon de imposto pere de Alipay.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio