Kunsido por la 60-jara jubileo de la esperantistiĝo de s-ro Hu Guozhu |
2016-12-06 |
Por festi la 60-jaran jubileon de la esperantistiĝo de s-ro Hu Guozhu, la Huangshi-a Esperanto-Asocio okazigos kunsidon de la 9a horo ĝis la 12a antaŭtagmeze en la 24a de decembro 2016, en la hotelo Changhang en la urbo Wuhan, Hubei-provinco, Ĉinio. La aranĝo, proponita de geamikoj de s-ro Hu Guozhu, liaj Esperanto-lernantoj kaj adorantoj, havas la temon: "Ne forgesu la historion por disvolvi la spiriton de Longa Marŝado de Esperanto kaj kuraĝigu la posteulojn por disvastigi Esperanton en diversaj flankoj".
Partoprenontoj bonvolu kontakti: Hu Fengsheng (Hofso), tel: 18972775931, QQ: 786902705, WeChat: Fengsheng;
Qi Jian (Spado), tel: 15926368899, QQ: 34288412, WeChat: 15926368899.
(Raporto de Spado) Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|