Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Verdaj konstruaĵoj" verdas en Ĉinio
2016-12-06

    Kio estas "verdaj konstruaĵoj"?

 


Urbanoj de la municipo Chongqing vizitas modelan domon, kiu kombinas la funkciojn de kontrolado de PM2.5, de sunenergio kaj de pluvakva kolekt-sistemo.
 

    En la konstruata kvartalo Binjiangxincheng de la urbo Changsha, Hunan-provinco en suda Ĉinio, la konstruitaj loĝejoj havas energio-donan sistemon de la centralizita klimatizilo. La sistemo utiligas la diferencon de la temperaturoj inter la ĉambroj kaj la ekstera riverakvo. Kiam la sistemo enprenas riverakvon konsumante 1 kilovattohoron da elektro, la varma aŭ malvarma energio tiel produktita povas atingi 4 kilovattohorojn da elektro. Nun ankaŭ en la regiono Changzhutan de la sama provinco, estas malsamnivele utiligataj la teknikoj de fuelŝpara konstruado, pluvakva reutiligo, vertikala verdigo, surtegmenta verdigo kaj aliaj.

 

    "Verdaj konstruaĵoj" estas tiuj kiuj ne damaĝas la medion, plene utiligas la naturan resurson kaj konservas la bazan ekologian ekvilibron de la ĉirkaŭaĵoj. En 2016 la "verda konstruado" eniras en la periodon de nova salto antaŭen en Ĉinio, kaj en diversaj lokoj de la lando oni ellaboras kaj komencas praktiki koncernajn projektojn. Ekzemple la municipo Chongqing planas, ke la areoj de "verde" renovigaj kvartaloj kaj de modelaj bazoj por la industrio de verda konstruado en 2020 triobliĝos kompare kun tiuj en la fino de 2016.

 

    "Verdiĝas" malnovaj kvartaloj

 


Koncepta bildo de "verda konstruaĵo"
 

    Jam pasis 30 jaroj depost la konstruiĝo de la kvartalo Gubei de la urbo Weihai de Shandong-provinco en orienta Ĉinio. Antaŭe pro la malnova loka infrastrukturo kaj nesufiĉa publika servo, multaj loĝantoj transloĝiĝis al aliaj lokoj. En 2010, la kvartalo enlistiĝis kiel unu el la cent renovigotaj kvartaloj de la urbo. Oni kovris la eksteran muron de la domoj per varm-izola materialo, donis al la domoj novajn tubojn kaj bonigis la verdejon -- kaj rezulte la medio tute ŝanĝiĝis. 20 familioj revenis al la kvartalo, kaj tiuj kiuj planis forvendi sian domon nun jam ne volas fari tion.

 

    Qiu Baoxing, membro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, eksa vicministro pri konstruado de loĝdomoj, urboj kaj kamparo, kaj estro de la Ĉina Societo pri Urba Studado, diris ke se oni praktikas "verdan renovigon" anstataŭ simplan rekonstruadon, tio ne nur povas realigi fuelo-ŝparadon kaj ellaso-redukton, sed ankaŭ plibonigi la vivon de ordinaraj homoj. Krome, la "verdigo" povas ankaŭ produkti novan bezonon je investoj de pluraj duilionoj da juanoj, kaj tio estas granda fonto por reformo de proviz-flanka strukturo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio