Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UEA serĉas grafikistojn
2016-12-01



    UEA serĉas grafikistojn por ĉiuspecaj grafikaj laboroj, de la plej simplaj ĝis la plej defiaj.


    Se vi spertas pri iu(j) el jenaj laboroj:

    1. retpaĝaspektigo

    2. libroaspektigo

    3. enpaĝigo

    4. kompostado

    5. reklamgrafikarto

    6. hejmstilkreado

    7. ajna alia grafika aspektigo

 

    Se vi emas labori sub la jenaj kondiĉoj:

    1. UEA pagas laŭ fakturo

    2. Vi laboras en via loĝloko, laŭ komisio pri unuopaj projektoj aŭ taskoj, eventuale ankaŭ pri kelkaj konstantaj taskoj kun antaŭvidebla enspezo

    3. La laboro estas plene rekompencata nur, se la limdatoj antaŭe interkonsentitaj estas respektitaj

 

    UEA serĉas vin!

 

    Kandidatiĝu ĝis la 14-a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo la 6-an de decembro 2016!

 

    Vian kandidatiĝon sendu al direktoro@co.uea.org, kaj ĝi konsistu el:

    ·Esperantaj vivresumo kaj motivletero

    ·ekzemploj de jamaj grafikaj verkoj

    ·propono pri kiu aspekto de la laboro vi interesiĝas

    ·propono pri rekompenco por via laboro

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio