Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Dudek Kvar Sunperiodoj" aldonitaj de Unesko en heredaĵa listo
2016-12-01

 

    La 30an de novembro en Adis-Abebo, la ĉefurbo de Etiopio ''Dudek Kvar Sunperiodoj" el Ĉinio estis aldonitaj en la Reprezentan Liston de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro en la 11a Sesio de Interregistara Komitato pri Protekto de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj sub Unesko.

 

 

    "Dudek Kvar Sunperiodoj" estas sci-sistemo kaj socia praktiko formitaj per observado de la jara movado de la suno kaj kogno de jaraj ŝanĝiĝoj de sezono kaj klimato. Antikvaj ĉinoj dividis jaran movadon de la suno en 24 periodojn, kaj ĉiu estas nomata "sunperiodo". "Dudek Kvar Sunperiodoj", grava parto de la tradicia ĉina kalendaro, helpis agrikulturan produktadon kaj ĉiutagan vivon. En la internacia meteorologia rondo la kogno pri tempa sistemo estas konata kiel la kvina invento de Ĉinio.

 

    Nuntempe tiu ĉi sistemo ankoraŭ havas kulturan signifon kaj sociajn funkciojn. Ĝi reflektas la ĉinan ideon pri respekto al la naturo, adaptiĝo al la natura leĝo kaj daŭripova disvolvado, manifestas unikecon de la kogno de ĉinoj pri la universo kaj la naturo, riĉecon de ilia praktiko kaj la saĝon kaj kreemon de ili en harmonia ekzisto kun la naturo. Ĝi ankaŭ atestas kulturan diversecon de la homaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio