Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Memoraĵoj de la japanaj geedzoj Takeuti Yosikazu kaj Tomiko konservotaj en la Esperanto-Muzeo, Zaozhuang-a Universitato
2016-11-30


Takeuti Yosikazu (la dua de maldekstre) en Ĉinio
 

    Lastatempe memoraĵoj de la forpasintaj geedzoj Takeuti Yosikazu kaj Tomiko kolektitaj kaj ordigitaj de la Esperanto-Societo en Takatuki de Japanio, estis transdonitaj de la Changzhou-a Esperanto-Asocio al la Esperanto-Muzeo en Zaozhuang-a Universitato, orienta Ĉinio. La memoraĵoj inkluvizas foto-aparaton, ekzempleron de la Plena Ilustrita Vortaro, librojn kaj fotojn de la geedzoj.

 

    Prof. d-ro Sasaki Teruhiro, eksprezidanto de la Komisiono de Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, kaj s-ro Sun Mingxiao (Semio), vicĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, atestis la akcepton de la memoraĵoj fare de la muzeo.

 


Sasaki Teruhiro (maldekstre) kaj Semio dum akcepto de la restaĵoj
 
 
    S-ro Takeuti Yosikazu naskiĝis en 1931 kaj forpasis en 2005. Li eklernis Esperanton en 1946 dum sia studado en la Komerca Lernejo Sizyô en Kioto. Li estis unu el la fondintoj de la Esperanto-Societo en Takatuki. Li servis kiel prezidanto de la Konsilio de Kulturaj Grupoj de Takatuki, prezidanto de la Japana-Ĉina Amikeca Asocio de Takatuki, estrarano de la Internacia Asocio de Takatuki, k.a. Li sukcese ĝemeligis la japanan urbon Takatuki kun la ĉina Changzhou. Li preskaŭ ĉiujare vizitis la ĝemeralan urbon Changzhou kaj aktivis per Esperanto kun tieaj esperantistoj. De 1984 li klopodis por la movado en Azio kaj poste fariĝis la unua prezidanto de KAEM. Plie li laboris dum 1992-2004 kiel membro de la komitato de UEA kaj en 2004 li estis elektita kiel honora membro de UEA.

 

    En 1934, s-ino Takeuti Tomiko naskiĝis en Japanio kaj forpasis en 1998. Ŝi eklernis nian lingvon en sia unua lernojaro en mezlernejo. En 1961 ŝi edziniĝis kun Takeuti Yosikazu.

 

(Raporto de Sun Mingxiao)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio