Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komenciĝis TEJO-kampanjo pri la IJK en Afriko!
2016-11-30

 

    Por ke junaj aktivuloj en Afriko povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Tian eblecon ili bedaŭrinde ne havas pro vizaj problemoj kaj financaj limigoj. Pro tio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) decidis veni kun sia ĉefa evento al Afriko kaj organizi interkapabligan projekton. Restas do solvebla parto -- kolekti financajn rimedojn por venigi aktivulojn de afrikaj landoj al la evento. Kaj pro tio kreiĝis ĉi tiu kampanjo! Jen la detaloj:

 

 

    Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas aranĝo dum kiu, ofte por la unua fojo, renkontiĝas junaj esperantistoj de la tuta mondo. Oni havas eblecon konatiĝi, trejniĝi, interŝanĝi spertojn kaj ideojn pri junulara Esperanto-movado. Dum la IJK oni povas senti bonegan etoson -- homoj venas tien por kune ĝui, ekkoni unu la alian ktp. Internacia Junulara Kongreso ne malofte estas tiu evento, kiu difinas, ke oni estos esperantistoj por la tuta vivo.

 

    Por ebligi al afrikanoj havi tian sperton, kiu eblas en IJK, en 2009 TEJO alprenis strategian decidon pri okazigo de sia kongreso en Afriko. Ĉi tiu plano realiĝos en 2017 -- la kongreso okazos en Togolando. Lige kun tio estis preparita projekto "aejk -- afrika-eŭropa junulara kapabligo" kies buĝeto estas pli ol 140 mil eŭroj. Ĝiakadre interkapabliĝos signifa grupo de aktivuloj el kelkaj afrikaj kaj eŭropaj landoj. La projekto konsistas interalie el 4 renkontiĝoj, sed ĝia kerna punkto estos sufiĉe grandskala evento okazonta dum IJK en Togolando. Tio evidente donas grandajn eblojn, sed ankaŭ signifas du defiojn.

 

(el tejo.org/afrika-ijk)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio