Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La kontribuo de "ĉina konsumado" al la mondo
2016-11-29

 

    Laŭ donitaĵo el la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio, en 2015 la totala sumo de detala vendado de la sociaj konsumaĵoj de Ĉinio superis 30 duilionojn da juanoj kaj Ĉinio fariĝis la dua granda konsumanto-lando en la mondo, nur post Usono. En la pasinta jaro la kontribuo de konsumado al la nacia ekonomio de Ĉinio superis 66% kaj konsumado fariĝis la unua granda movforto por stimuli ekonomian kreskadon. En la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro, la kontribuo de konsumado al la ekonomia kreskado leviĝis al 73.4%.

 

    Ĉina konsumado ne nur stimulis enlandan ekonomion, sed ankaŭ profitigas aliajn landojn. La statistiko de la Ministerio de Komerco de Ĉinio montris, ke en 2015 ĉinaj turistoj elspezis eksterlande ĉirkaŭ 1.2 duilionojn da juanoj kaj tenis la titolon ĉefa turism-elspeza grupo en la mondo.

 

    Laŭ donitaĵo el la japana turisma agentejo, en 2015 la elspezo de ĉinaj turistoj en Japanio okupis 40% de tiu de la fremdlandaj turistoj en la lando, kaj la pokapa elspezo de ĉinaj turistoj en Japanio multe superis tiun de alilandaj turistoj kaj okupis la unuan lokon.

 

    Laŭ donitaĵo de la korea turisma organizo, en 2014 la pokapa elspezo de ĉinaj turistoj en la Korea Respubliko estis pli ol la duoblo de tiu de alilandaj turistoj. En 2015 ĉinaj turistoj kreis ekonomian profiton por la lando je 22 miliardoj da usonaj dolaroj per loĝado, veturado kaj aĉetado.

 

    Krom tio, ĉinaj konsumantoj faris grandan kontribuon ankaŭ por diversaj landoj de la mondo per aĉetado de iliaj produktaĵoj per perantoj. Laŭ antaŭkalkulo de rilata organizo, antaŭ 2030, 700 urboj de Ĉinio kontribuos 7 duilionojn da usonaj dolaroj por kreskado de urbo-konsumado de la mondo, je 30% de la kreskado de urbo-konsumado de la mondo.

 

    Antaŭvideblas, ke Ĉinio fariĝos nova paradizo de la tutmondaj konsumantoj kaj produktantoj, kaj "ĉina konsumado" faros pli grandan kontribuon por la ekonomia disvolvado de la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio