Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Senprecedenca renovigo de la 600-jara muro de la Imperiestra Palaco en Pekino
2016-11-29

 

    La 26-an de novembro oficiale komenciĝis renovigo de la plej serioze damaĝita parto de la muro de la Imperiestra Palaco en Pekino: la 233 metrojn longa muro norde de la Unua Historia Arkivo de Ĉinio en la norda flanko de Xihua-Pordego. Shan Jixiang, direktoro de la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino, rimarkigis, ke la ĉi-foja renovigo estas pli kompleta ol tiu en la 1990-aj jaroj, la plej ĝisfunda depost 1949 kaj senprecedenca eĉ en la 600-jara historio de la muro de tiu ĉi palaco.

 

    Krome samtempe komenciĝis ankaŭ la unua pilota projekto de la renovigo de la infrastrukturo, kiu konsistigas la plej gravan parton de la projekto "Sekurigo de la Imperiestra Palaco de Pekino". Ĝi celas redukti eblajn danĝerojn, kiujn povus kaŭzi malnoviĝantaj rilataj ekipaĵoj. Laŭplane la projekto finiĝos en la 10-a de oktobro 2019.

 

    Dum la renovigo turistoj povos tute normale viziti la Imperiestran Palacon.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio