Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 45a Malferma Tago de CO
2016-11-29

    Tre malfermita tago okazis en Roterdamo

 


Centra Oficejo de UEA
 

    Sesdeko da vizitantoj alvenis el pluraj landoj por la 45a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, el Nederlando, Belgio, Germanio, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Svislando.

 


Ionel Oneţ
 

    Bonvenigon donis la nova Ĝenerala Direktoro, Veronika Poór sekvis la tradicia prezento de novaj eldonaĵoj ĵus aperintaj en la Libroservo de UEA fare de ĝia multjara prizorganto Ionel Oneţ. Ekde la dekunua horo tra dek minutoj la asocia vicprezidanto skizis la celojn kaj trajtojn de la nuna Jaro de la Lernanto, komuna projekto de UEA kaj ILEI - Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La temoj de la Jaro estis traktitaj en plia detalo de aliaj kontribuantoj al la Tago. Prezentitaj estis la seso da eventoj, kiuj jam traktis la Jaron, kaj la dekduo, kiuj ankoraŭ traktos ĝin ĝis la fermo en Seulo en la sekva Universala Kongreso – tiuj okazos en ĉiuj kontinentoj de la mondo – sendepende ĉu vi opinias, ke la mondo havas 5 aŭ 6 kontinentojn.

 

    Defioj por ILEI i.a. pro la Jaro de la Lernanto

 

    Jen la temo de la prezidanto de ILEI, Mirejo Grosjean. Defio estas reeldoni la Manlibron pri Instruado; kunlaboros Katalin Kováts, Germain Pirlot kaj Ronald Glossop. Temos pri la kvara eldono de tiu daŭre populara verko, kiu jam antaŭ dudeko da jaroj estis komune verkita, ĉefe per reta kunlaboro – rara fenomeno tiutempe.

 

    Defio estas fortigi la rilatojn kun Unesko, kiu postulas kapablon funkcii en iliaj ĉefaj komuniklingvoj. Mirejo rakontis pri la vojaĝoj ĵusaj al Ĉinio kaj Nepalo. Defio en 2017 por UEA kaj ILEI kunlabore estos AMO-LIMA en 25-28 majo en Les Brenets, vilaĝo tiom ekstreme okcidente en Svislando, ke multaj tranoktos en la apuda franca vilaĝo Villers-le-Lac, kaj ĉiutage promenos en Svislandon por la programo. La seminarifina festmanĝo okazos en Francio, kiel ankaŭ la disdonado de diplomoj. Tio gravos pro grupoj de danoj, kiuj partoprenos pere de eŭrope subvenciata projekto kiu ligas i.a. Francion kaj Danion, sed ne Svislandon.

 

    ILEI proponas komunan legadon de poemo "Je kies nomo" de Tibor Sekelj, el lia Libro "Kolektanto de Ĉielarkoj". Oni rekomendis al la partoprenantoj aĉeti la libron en la Libroservo de UEA je kosto de €12 – nemulta por libro kun bonkvalitaj enhavo kaj aspekto. La projekto ricevis raporton en EKO 2016-32, sed la poemo ne povis esti alkroĉita pro manko de permesoj. Intertempe konsentis la eldoninto, Edistudio, kaj la heredantoj de Tibor Sekelj, do la poemo aperos kiel PDF alkroĉita al baldaŭa komuniko.

 

    Demandaj, klarigaj kaj respondaj ebloj pri statutŝanĝoj

 


Veronika Poór
 

    30-minutan sesion gvidis Verinika Poór, pri la ŝanĝoj, kiuj nune trairas Ĝeneralan Voĉdonon. Starigitaj estis multaj demandoj, nemire, ĉar la lasta ĝenerala voĉdono okazis fine de 1979, komence de 1980. Pri la nuna voĉdono oni povas nur anonci, ke alvenis inter 700 kaj mil kovertoj, sed ne eblas scii la nombron da enaj voĉoj. La voĉdonado finiĝos en la 15a de decembro 2016. Ene de landa aŭ faka asocio, oni aplikas la postulojn de ilia statuto, aŭ manke de tio, mem decidas, kiom vaste ili konsultadu. La kunsido aŭdis raportojn, kiel en iuj landoj oni atingis rezulton. Venis demando, kiel varbi inter la nevoĉdonintaj individuaj membroj ene de sia lando.

 

(Estrara Komuniko EKO sendita el Roterdamo)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio