Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Plej freŝaj informoj pri la 6-a AKE
2016-11-25

 

    Jam 88 personoj el 23 landoj aliĝis al la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), kiu okazos en Bunda de Tanzanio de la 24-a ĝis la 31-a de decembro 2016 kun la temo: "Paco kaj Disvolviĝo". Certe rekorda kongreso el la historio de afrikaj kongresoj laŭ la listo de la aliĝintaj landanoj. Multaj aktivaj Esperanto-agantoj, bonvoluloj de la tanzania movado arde laboras kune kun la Afrika Komisiono de UEA por pretigi la plej sukcesan kaj agrablan kongreson.

 

    Lige kun La Jaro de la Lernanto lanĉita de UEA kaj ILEI, okazos dumkongrese lingva kaj ekzamena sesioj sub la gvido de internacia afrika forto kun helpo de vicprezidanto de UEA Stefan MacGill. Jam enskribiĝis trideko da kuraĝaj ekzamenotoj por ĉiuj tri niveloj de la movadaj ekzamenoj.

 

    En aliaj mondpartoj oni aktiviĝas ankaŭ por helpi diskonigi la internacian lingvon ĉeeste en la kontinento per interesaj kaj turismaj programoj. Unu el tiuj ĉi programoj estas la karavano el Azio kun 11 koreaj esperantistoj al la kongreso sub la gvido de prof. So Gilsu. Similan aranĝon prizorgas s-ro Arnaldo Rebelato el Brazilo. En tiu AKE gastprelegos altrangaj figuroj de Esperanto-medio, i.a. d-ro Gabor Markus kaj aliaj. Aliaj programeroj por igi la renkontiĝon agrable ne forgesebla estas ankoraŭ en preparado kaj pri ili la partoprenontoj mem prefere havos plaĉan surpriziĝon ĝui ilin surloke.

 

    Temos interalie pri la disvolvo de la afrika kulturo, kune kun disvolvo de Esperanto en la kontinento. Mallonge, la organizantoj prepariĝas por kunaltigi la prestiĝon de la enkontinenta movado en la centro de la tanzania urbo Bunda. Ĉiuj, kiuj ne povus mem ĉeesti la renkontiĝon en Tanzanio por rekte interkonatiĝi kaj paroli kun afrikaj gesamideanoj, bonvolu sendi salutmesaĝon al ĝi. Ĉiuj salutmesaĝoj estos bonvenaj kaj voĉlegataj dum la kongresa inaŭgura ceremonio. Ili plie aperos en la kongresa kajero, kiu nun estas en kompilado.

 

(Raporto de Adjé Adjévi)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio