Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping rakontis pri la malmulte konata "perfekta kuplado" de Ĉinio kaj Ĉilio
2016-11-24

    En novembro, antaŭ sia ŝtatafera vizito al Ĉilio, ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis en la ĉilia ĵurnalo El Mercurio artikolon sub la titolo "Kune krei la pli belan estontecon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Ĉilio". Per citaĵoj la artikolo rakontis pri la nedisigebla ligiteco inter la du landoj ekde la antikveco.

 

 

    En sia artikolo Xi Jinping skribis, ke Pablo Neruda, Nobel-premiito pri literaturo kaj ĉilia granda poeto, afable nomis Ĉinion "granda frato". Ĉinio kaj Ĉilio havas ŝtatnomojn kiel fratoj kaj la dulandaj popoloj havas amikecon kiel fratoj. Tiuj vivaj kaj interesaj rakontoj vekis grandan eĥon inter legantoj de la du landoj.

 

    En la artikolo Xi Jinping malkaŝis la malmulte konatan "perfektan kupladon" okazintan inter Ĉinio kaj Ĉilio antaŭ kelkaj jaroj. Li skribis: "La oraj medaloj por la Pekinaj Olimpikoj en 2008 estis faritaj el oro de Ĉilio kaj jado de Ĉinio. Tiuj medaloj simbolas la ligitecon de la du landoj, nedisigeblan samkiel tiu inter fratoj."

 


Dokumenta foto el Xinhua-a Novaĵ-Agentejo
 

    "Metalo inkrustita kun jado", la bela nomo de la medaloj por la Pekinaj Olimpikoj, estis vaste konataj en Ĉinio. Tamen, tre malmultaj homoj scias, ke la oro kaj kupro en tiuj medaloj venis ĉefe el Ĉilio, tre malproksima de Ĉinio.

 

    La 6 mil oraj, arĝentaj kaj kupraj medaloj por la Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Paralimpikoj estis faritaj laŭ la tekniko "metalo inkrustita kun jado". Laŭ tiu tekniko oni kuplis "Kunlun-jadon" el Ĉinio kun oro, arĝento kaj kupro. Ĉilio, nomita "reĝlando de kupro-minejoj", estas la plej grava kupro-produktejo en la mondo kaj ĝia kupro-produktado okupis ĉ. 30% de la totala kupro-produktado de la mondo. Pro tio, aŭspiciintoj de medaloj por la Olimpikoj aĉetis kupron en Ĉilio kaj 13 kilogramojn da oro ekstraktita el loka kupro-minejo por farado de oraj medaloj por la Pekinaj Olilmpikoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio