Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Disvolviĝanta Ĉinio alportos al la monda ekonomio novan brilan punkton
2016-11-22


La 20-an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 24-an Neoficialan Konferencon de Gvidantoj de APEK kaj faris paroladon kun la titolo "Rigardi al la estonteco, pioniradi kaj entreprenadi por akceli disvolviĝon kaj prosperon de Azi-Pacifiko". (Foto de Ju Peng, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 20-an de novembro en Limo de Peruo okazis la 24-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la konferencon kaj faris paroladon kun la titolo "Rigardi al la estonteco, pioniradi kaj entreprenadi por akceli disvolviĝon kaj prosperon de Azi-Pacifiko".

 

    Homoj el diversaj rondoj de la Azi-Pacifika Regiono opinias, ke la parolado de Xi Jinping transigis la memfidon kaj decidon de Ĉinio pri kondukado de la ekonomia disvolviĝo de Azi-Pacifiko kaj serĉado de komuna prospero. Tio ilin entuziasmigis.

 

    Meksika erudiciulo Ignacio Martinez diris, ke oni devas agnoski la efektivan forton de Ĉinio kaj ĝian motoran kaj kondukan rolon en antaŭenigo de la monda ekonomio. Li esperas ke kun la senĉesa plifortigo de sia ekonomio, Ĉinio alportos al la monda ekonomio novan brilan punkton.

 

    Oh Ei Sun, supera esploristo de la Lernejo pri Internaciaj Studoj S. Rajaratnam de la Nanyang-a Teknologia Universitato de Singapuro, estis inspirita de la vortoj de Xi Jinping "kiel eble plej frue finkonstrui la liberkomercan regionon de Azi-Pacifiko".

 

    Venezuela fakulo pri ekonomio Vitor Juarez diris, ke nun Ĉinio fariĝis pioniro en antaŭenpuŝo de libera komerco, kaj en la estonteco, ĝi fariĝos komerca kaj reta centro azi-pacifika kaj trans-regiona.

 

    En la gazetara konferenco post fermo de la 24-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK, perua prezidento Pedro Pablo Kuczynski diris, ke ne dubeblas la grava rolo de Ĉinio en internacia komerco kaj la Azi-Pacifika Regiono. Oni devas subteni Ĉinion, vivecplena ekonomio, por ke ĝia ekonomio daŭre antaŭeniru.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio