Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esploro: kolektado de karbon-ellasa imposto pri manĝaĵoj malrapidigos la tutmondan varmiĝon
2016-11-22

 

    Lastatempe la monata gazeto Naturo, Klimata Ŝanĝo publikigis novan esploron, kiu montras, ke pliigo de la imposto pri "karbon-densaj" manĝaĵoj, speciale tiuj kun altproteino, kiaj viandaĵoj kaj laktaĵoj, utilos al traktado de klimata ŝanĝo kaj evitos morton de 500 mil suferantoj de kronikaj malsanoj.

 

    Tiu esploro montras, ke se oni kolektus imposton pri manĝaĵoj laŭ karbon-ellasa kvanto, antaŭ 2020 la ellasado de forcejaj gasoj reduktiĝos je ĉ. miliardo da tunoj, pli multe ol la sumo de la nuna tutgloba aviada karbon-ellasado. Tamen, esploristoj emfazis, ke oni devas konsideri la negativan influon de tiu politiko al la homgrupoj kun malaltaj enspezoj.

 

    Altigi prezon de la produktaĵoj de brutoj kaj kortobirdoj povas malkreski ilian vendokvanton, tio estas grava por redukti karbon-ellasadon. Esploristoj malkovris, ke konsiderante la tutan terglobon, por redukti detruojn de manĝaĵoj al klimato, oni devas altigi prezon de bovaĵoj je 40%, tiujn de laktaĵoj kaj aliaj viandaĵoj je 20% respektive, kaj multe altigi la prezon de vegetala oleo. Laŭ antaŭkalkulo, post prez-altigo, la vendokvanto de tiuj manĝaĵoj malkreskos je 10%.

 

    La ĉefa esploristo Marco Springmann diris: "La nunaj politikoj pri klimato ne temas pri produktado kaj konsumado de manĝaĵoj pro iagrada zorgo pri la virtuala influo al manĝ-sekureco. Tamen ni rimarkis, ke kolektado de la imposto pri manĝaĵoj ne nur povas redukti ellasadon, sed ankaŭ utilas al la sano de homoj en la tuta mondo."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio