Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komenciĝis kolektado de proponitaj emblemoj de Vintraj Olimpikoj de 2022
2016-11-21

 

    La 20an de novembro laborantoj de la oficejo pri kolektado de proponitaj emblemoj de la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj de 2022 en Pekino komencis kolekti kontribuaĵojn.

 

    Respondeculo de la informada sekcio de la Organiza Komitato de la Vintraj Olimpikoj diris, ke en la 31a de julio la komitato komencis tutmonde peti dezajnojn de la du emblemoj, kaj tio altiris atentojn de homoj el diversaj rondoj en kaj ekster Ĉinio. La komitato malfermis mikroblogon pri la temo. Ĝis la 17a de ĉi tiu monato la vizitkvanto de rilataj artikoloj atingis 6,619 milionojn.

 

    Malsame ol tiu por la Someraj Olimpikoj en 2008, la kolektado por la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj komencis samtempe por certigi la unuecon de la du emblemoj.

 

    La kolektado finiĝos je la 16a horo de la 30a de ĉi tiu monato. La komitato unue elektos dek el la ricevitaj kontribuaĵoj. La definitiva dezajno ricevos monpremion je 200 mil juanoj. La emblemoj estos publikigitaj en la dua duono de 2017.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio