Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UEA fariĝis la Oficiala Sponsoro de Amikumu
2016-11-18

 

    Post diversaj diskutoj kaj intertraktoj, la Estraro de UEA decidis apogi la novan retan projekton Amikumu. UEA estas nun ĝia Oficiala Sponsoro. La projekto celas krei kaj evoluigi programeton (aplikaĵon) por poŝtelefonoj, kiu ebligas al parolantoj de elektita lingvo trovi samlingvanojn en sia proksimeco.

 

    La utileco de tia aplikaĵo por esperantistoj estas klara, komentis Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. Iusence ĝi estas ĝisdatigo de la plej malnova servo de UEA, la Delegita Reto, kiu same celis plifaciligi kontaktojn inter homoj dum vojaĝoj aŭ pri komunaj interesoj.

 

    La programistoj de Amikumu estas du el la plej konataj retaj aktivuloj de la interreta generacio: Chuck Smith, elektita kiel Esperantisto de la Jaro 2015, kaj Evildea (Richard Delamore), la plej spektata Esperanto-filmisto ĉe JuTubo.

 

    Amikumu ne nur celas esperantistojn, klarigas Evildea. Ĝi celas parolantojn de ĉiuj el la 7.000+ mondaj lingvoj (inkluzive 100+ signolingvojn). Tio signifas, ke Amikumu servos kaj esperantistojn kaj neesperantistojn egale. Ekzemple, se vi parolas la ĉinan kaj interesas vin kudrado, vi povos uzi Amikumu por trovi proksimulojn, kiuj parolas la ĉinan kaj ankaŭ havas la saman hobion.

 

    Antaŭ du semajnoj, la skipo de Amikumu lanĉis monkolekton per la retejo Kickstarter, kiu jam alportis pli ol €25.000. La sukceso de la monkolekto grandparte fontas de tio, ke ĝi furoras inter ne nur esperantistoj sed ankaŭ poliglotoj, surduloj kaj parolantoj de minoritataj lingvoj.

 

    Ni ĝojas kunlabori en projekto, tiel konforma al la valoroj de la Manifesto de Prago, aldonis Fettes. Ni ankaŭ tre dankas la diversajn donacintojn, kiuj same kiel ni decidis konkrete subteni la skipon de Amikumu.

 

    Por ricevi pliajn informojn bv. skribi al: info@amikumu.com. Donacojn eblas fari al la Amikumu-konto de UEA [amku-r]. Vidu: http://uea.org/alighoj/pagmanieroj Bonvolu aldoni priskribon: Donaco. Vidu: https://www.amikumu.com/ks

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio