Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis la jarkunvenon de 2016
2016-11-18

 

    La 12-an de novembro la Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis la jarkunvenon de 2016. Zhou Tianhao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la asocio, prezidis la kunvenon, en kiu partoprenis pli ol 20 membroj de la asocio.

 

    En la kunveno Wang Minhao, prezidanto de la asocio, faris prelegon kun la titolo "Per Esperanto antaŭenigi interŝanĝojn inter popoloj kaj servi al la konstruo de 'La Zono kaj Vojo'". Jiang Xiaofeng kaj Li Like, membroj de la konsilantaro de la asocio, parolis respektive ĉirkaŭ la temo "Esperanto -- ponto al 'La Zono kaj Vojo'" kaj "Mia tria Azia Kongreso de Esperanto". Saed Abbasi, irana samideano laboranta en Ŝanhajo, prelegis kun la titolo "La pozicio kaj rolo de Irano sur la Silka Vojo".

 

    En sia prelego Wang Minhao priskribis la neanstataŭigeblan rolon de Esperanto en kultura, turisma, komerca kaj akademia interŝanĝoj inter malsamaj landoj kaj nacioj en 130 jaroj post la naskiĝo de la lingvo. Li alvokis, ke la ĉinaj esperantistoj fortigu interŝanĝon kaj kunlaboron kun esperantistoj de la landoj ĉe "La Zono kaj Vojo", senĉese fortigu la funkcion de Esperanto en internaciaj interŝanĝoj kaj kontribuu por la konstruo de "La Zono kaj Vojo". La irana samideano Saed Abbasi diris, ke li esperas aktive partopreni en la konstruo de "La Zono kaj Vojo" kaj kune kun esperantistoj kaj popoloj de diversaj landoj ĉe "La Zono kaj Vojo" efektivigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj kaj fari kontribuon al la konstruo de "La Zono kaj Vojo".

 

(Raporto de Wang Minhao)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio