Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping atingis Kiton kaj lia artikolo vekis grandan eĥon en Ekvadoro
2016-11-18


Xi Jinping atingis Kiton kaj komencis sian ŝtataferan viziton en Ekvadoro la 17-an de novembro laŭ la loka tempo.
 

    Laŭ invito de la ekvadora prezidento Rafael Correa, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Kiton posttagmeze de la 17-a de novembro laŭ la loka tempo kaj komencis sian ŝtataferan viziton en la lando.

 

    La 16-an de novembro, la ĉefa amaskomunikilo de Ekvadoro El Telegrafo aperigis la artikolon de Xi Jinping sub la titolo "Konstrui novan ponton de amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Ekvadoro".

 

    En la artikolo Xi Jinping skribis, ke Ĉinio kaj Ekvadoro devas fariĝi bonaj partneroj, sinceraj kaj reciprok-konfidaj, por komuna disvolviĝo, generacion post generacio, kaj por sud-suda kunlaboro. En la nova situacio, Ĉinio volas penadi kune kun Ekvadoro por konstrui firman ponton oportunan por amika komunikado inter la dulandaj popoloj, kaj antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Ekvadoro al pli alta nivelo.

 

    Maria Maranon, konsilisto de la Petrola Kompanio Andes pri financo, imposto kaj juro, diris ke el la artikolo de Xi Jinping ŝi spertis la senton, kiu estas intime kunligita per ligiloj de amikeco. La du landoj distancas tre malproksime kaj havas grandajn diferencojn en teritorio, tamen ili estas bonaj fratoj kaj partneroj kun komunaj ideoj kaj celoj.

 

    Italo Cedeno, prezidanto de Petrol-inĝeniera Asocio en Latinameriko, diris, ke la artikolo de Xi Jinping transigis la gravan signalon, ke Ekvadoro kaj Ĉinio klopodos por levi la dulandajn interrilatojn al nova alteco.

 

    Maurizio Avila, profesoro de la Centra Universitato de Ekvadoro, esprimis sian aprobon al la kvar proponoj, prezentitaj de Xi Jinping en sia artikolo, pri plua profundigo de la amikeco inter Ĉinio kaj Ekvadoro en la nova situacio. Li kredas, ke la du landoj certe povas fariĝi bonaj fratoj kaj partneroj por komuna disvolviĝo.

 

    David Kadena, ĉiĉerono de la Turisma Administracio de Kito, diris ke tre ĝojigas lin la vortoj de Xi Jinping pri intensigo de la dulandaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj en turismo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio