Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Refojaj nedevigaj Esperanto-kursoj en Interna Mongolio, Ĉinio
2016-11-16


 

    La 15-an de novembro 2016, la 74-aj nedevigaj Esperanto-kursoj ekfunkciis en la Scienca kaj Teknologia Universitato de Interna Mongolio en norda Ĉinio. La kursoj estas gvidataj ankoraŭ de instruistoj Ma Jianming kaj Chen Ping, kaj veterana esperantisto s-ro Chen De'en estis refoje invitita kiel inaŭgura gasto.

 

    Je la 19-a horo kaj 30 minutoj de la sama tago, oficiale malfermiĝis la kursoj kun 380 studentoj sub la gvido de la du instruistoj respektive en du klasĉambroj. Ili funkcias kvarfoje semajne kaj ĉiufoje por du lernohoroj. La studentoj, kiuj sukcesos en ekzameno, povos akiri du lernopoentojn.

 

(Raporto de Xu Shuang)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio