Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Elektiĝo de Trump kiel usona prezidento aldonas necertecon al klimata konferenco
2016-11-15

 

    La elektiĝo de Donald Trump kiel usona prezidento en la 9a de novembro estas granda novaĵo por la klimata konferenco de UN en Marakeŝo. Membroj el pluraj delegacioj kaj internaciaj organizoj montris maltrankvilon, tamen iuj restis optimismaj.

 

    Dum la elektkampanjo Trump asertis, ke la tutgloba varmiĝo estas homkreita trompo. Li diris, ke se li estos elektita kiel prezidento, Usono sin retiros el la Pariza Interkonsento kaj ĉesigos ĉiujn financajn subtenojn al klimataj projektoj de UN.

 

    La Pariza Interkonsento, kiu validiĝis post la ratifo de ĉiuj partioj de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo, estas internacia traktato kun leĝa efiko, kaj neniu partio povas retiriĝi el la interkonsento tute laŭ sia plaĉo.

 

    Laŭ la artikolo 28 de la Pariza Interkonsento, ĉiu partio povas peti retiron el la interkonsento nur tri jarojn post ĝia validiĝo kaj oficiale retiriĝi el ĝi plej frue unu jaron post kiam konservanto de la interkonsento ricevas la peticion. Tio signifas, ke eĉ se Usono dezirus retiriĝi el la interkonsento, ĝi devas atendi almenaŭ kvar jarojn.

 

    Tamen, laŭ la principo "enlanda juro superas la internacian", se dum la mandato de Trump kiel prezidento, Usono adoptus leĝon malakordan kun la Pariza Interkonsento, tio signifas, ke la leĝo nuligos la devigan forton de la interkonsento super Usono.

 

    Kiom granda estas la ebleco, ke Usono retiriĝos el la Pariza Interkonsento? Ĉu la monda procezo de reago al klimata ŝanĝo estos malhelpita? Membro el la jordania delegacio Ali Subah pensis, ke tio tre eble okazos.

 

    Sed pli multaj reprezentantoj restis optimismaj. "Mi kredas, ke Usono ne retiriĝos el la Pariza Interkonsento, ĉar la interkonsento konsumis multe da tempo kaj energio de ĉirkaŭ 200 landoj kaj estis atingita post solvo de diversaj problemoj," diris Zainab Safir, membro el la maroka delegacio.

 

    Jacqueline McGlade, ĉefsciencisto el la Medi-Programo de UN, alvokis, ke la nove elektita usona prezidento havu malferman sintenon, kaj ne faru hastan decidon, ĉar la afero rilatas ne nur al Usono, sed ankaŭ al la tuta mondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio