Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto-Kurso en grava pariza lernejo
2016-11-14


 


    La Esperanto-kurson starigis la dano Jesper Lykke Jacobsen, kiu mem instruas fizikon en tiu supera kaj prestiĝa lernejo, renoma tra la tuta Francio. Li skribas: "Post longa klopodado fare de entuziasmuloj nun oficiale malfermiĝis Esperanto-kurso en la Lingva Departemento de l'Ecole Normale Supérieure (ENS, Parizo), malfermata por iuj studentoj, instruistoj kaj vizitantoj de tiu institucio. Laŭ niaj arkivoj estas la unua fojo, ke Esperanto-kurso okazas en ENS. Mi zorgos pri la instruado de tiu kurso."

 

    Ekzistas jam projektoj daŭrigi la kurson dum pluraj jaroj kaj eventuale dissemi ĝin al aliaj francaj institucioj pri supera edukado.

 

    Por prepari la kurson, oni kompreneble havas amason da materialo ĉe la kurso-gvidanto kaj en la reto. Sed pri la aĝogrupo (ĉefe junuloj de 20-25 jaroj) "mi pensis, ke eble mi povus ankoraŭ trovi kelkajn taŭgajn tekstojn. Do, se vi havas allogajn bonkvalitajn tekstojn, sendu ilin al mi (smg) kaj mi plusendos ilin."

 

(Kontribuo de Vito Tornillo)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio