Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aplikado de Esperanto en la scienco kaj tekniko
2016-11-11

 

    Se vi ŝatus ekkoni aliajn esperantistojn, interesiĝantajn pri aplikado de scienco kaj tekniko en Esperanto -- samtempe kiuj ŝatas bonetose pasigi la tempon -- indas partopreni en la Esperanto-aranĝon "KAEST" en Slovakio.

 

    Estas jam longa tradicio, ke kelkdeko de pli seriozaj esperantistoj, interesiĝantaj pri la faka aplikado kaj terminologio de Esperanto kunvenas en ĉiu dua jaro en aparta renkontiĝo, nomata "KAEST -- Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko" ie en Slovakio, en mezo de Eŭropo.

 

    Kutime ni kunvenas en 60-80 persona societo el deko da landoj, ekde vespero de ĵaŭdo ĝis tagmezo de dimanĉo, ni aŭskultas 30-40 minutajn prelegojn pri diversaj interesaj sciencaj kaj teknikaj temoj, kaj ni babilas, diskutas pri la kunligitaj terminologo, fakaj esprimoj kaj fakaj vortaroj.

 

    La ĉi-jara kunveno okazos inter la 17-a kaj la 20-a de novembro en Slovakio, en la universitata urbeto Modra Harmónia, je 40 km. proksime de Bratislava. La organizanto estas la firmao/societo E@I, kun gvido de Peter Baláž kaj Dorota Rodzienko (jes, la ĉeforganizantoj de la ĉi-jara sukcesa UK!). Oni kolektiĝas ĵaŭde vespere, kunestas dum la tuta semajnfino kaj dimanĉe tagmeze reveturas hejmen.

 

    La partopreno ne estas ligita al membreco en iu asocio nek al iu aĝo, kutime la plejmulto estas inter 25 kaj 50 jaroj. Oni bonvenigas vin ankaŭ tiam, se vi ne estas specialisto en iu teknika fako, se vi ne volas prelegi, nur aŭkuskulti la aliajn.

 

    Pli detalajn informojn kaj aliĝilon vi trovas en la retejo http://kaest.ikso.net/.

 

(kontribuo de Szilvási László)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio