Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ni renkontiĝu en Seulo por la 90-a SAT-Kongreso
2016-11-11

de Dekmil

 


La simbolo de la 90-a SAT-Kongreso
 

    Ĉu vi aŭdis pri SAT?

 

    SAT? Kio ĝi estas? Ne malmultaj ĉinaj samideanoj redemandas al mi, kiam mi demandas al ili, ĉu ili scias SAT. Mi respondas ilin, ke ĝi estas la dua granda monda organizo de esperantistoj post UEA.

 

    SAT estas la mallongigo de la Sennacieca Asocio Tutmonda, kiun fondis Eŭgeno Lanti (kutime nomata simple Lanti) en 1921. Lanti, franca instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado, mallonge interesiĝis pri naciismo, poste trempiĝis en anarĥiismo en sia juna tempo. Eklernante Esperanton li inkliniĝis al internaciismo, kaj finfine atingis sennaciismon. Li eldonis la oficialajn organojn de SAT Sennacieca Revuo kaj Sennaciulo, kaj laboris kiel ilia ĉefredaktoro.

 


Lanti, la fondinto de SAT
 

    SAT kaj UEA

 

    Kian diferencon ĝi havas kontraste kun UEA? UEA ĉefe celas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto kaj agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon. Sed SAT ĉefe celas utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda.

 

    Kion SAT celas pli praktike? En la suba parto de la titolpaĝo de Sennaciulo, vi povas legi jenan frazon: "SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo!". Aŭdante la vorton 'sennaciismo' oni suspektas pri tiu ĉi vorto, kaj demandas, ĉu ni ĉiuj devas forĵeti siajn naciojn? Kiel homoj povus sennaciigi siajn naciojn? Tute ne!

 

    La antaŭe menciita frazo klare vidigas kion SAT celas. SAT inklinas agadi ne nur per kaj por Esperanto sed per Esperanto por la solidarecaj kunlaboroj de la laborista klaso. SAT agadas por ŝanĝi nuntempajn malegalecajn vivkondiĉojn de minoritataj homgrupoj ekz. minoritataj nacioj, etnoj, lingvoj, seksoj k.t.p. Pro tio SAT havas diversajn frakciojn kiel ĉielarka, ekologiisma, komunista, liberpensula, vegetara k.t.p.

 

    SAT-Kongresoj

 


Kongresanoj bankedas en la 89-a SAT-Kongreso
 

    La 1-a SAT-Kongreso okazis en Prago de Ĉeĥoslovakio en 1921 kaj, krom la jaroj 1940-46 pro la dua mondmilito la kongreso seninterrompe okazis ĝis la kuranta jaro. Venontjare ĝi okazos en la Korea Respubliko, do unuafoje dum sia longa historio en Azio. SAT-kongresoj nur okazis en eŭropaj landoj dum sia 89-foja kongresa historio krom dufoje en Kanado kaj Brazilo, ĉar plejpartaj SAT-membroj loĝas ĉefe en Eŭropo kaj havas ne sufiĉan ekonomian forton vojaĝi foren.

 

    Pri la venontjara okazigo de la SAT-Kongreso aŭ en Japanio aŭ en la Korea Respubliko, kelkfoje oni interŝanĝis opiniojn aŭ rekte aŭ rete inter dulandaj SAT-membroj. En la printempo de tiu ĉi jaro oni findecidis okazigi la kongreson en la Korea Respubliko sed la membroj de ambaŭ landoj man-en-mane preparos kaj okazigos la kongreson de la komenco ĝis la fino.

 


Prepara kunsido de koreaj SAT-membroj por la 90-a kongreso
 

    Ni trovu novan mondan ordon en Azio

 

    La mondo nuntempa kaosas. Tie kaj ĉi tie senĉese eksplodas malpacoj pro diversaj kialoj ekz. religiaj, kulturaj, ekonomiaj, tiuj de politikaj profitoj k.t.p. Pligrandiĝas la malegaleco ekonomia inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj kaj inter la riĉaj landoj kaj la malriĉaj. Ankaŭ en Azio ni trovas tute saman situacion.

 

    Oni diras, ke la evoluiga motoro de la monda ekonomio nun translokiĝis de Eŭropo al Azio. Kompreneble ne nur en la ekonomio, sed ankaŭ en la kampoj politika, kultura kaj aliaj. La SAT-Kongreso, kiu okazos venontjare en la Korea Respubliko, ankaŭ esperas trovi novan mondordon, kiu povos servi al la homoj plej ordinaraj en kaj ekster Esperantio.

 

    Venu al la Korea Respubliko, kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo, kaj trovu novan manieron por la homaro!

 


La kongresejo de la 90-a SAT-Kongreso
 

    Kiam: de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2017

 

    Kie: Turista Hotelo Yakam (http://www.yakam.co.kr), Gimpo, Seulo

 

    * Oficiala retejo: sat90.org

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio