Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝos en Ĉinio la 1-a Semajno de la Itala Kuirarto en la Mondo
2016-11-11

 

    La 9-an de novembro okazis en Pekino, Ĉinio, gazetara konferenco de la Semajno de la Itala Kuirarto en la Mondo. Ettore Francesco Sequi, itala ambasadoro en Ĉinio diris, ke la ĉi-foja semajno estis en marto ĉi-jare kune lanĉita de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Italio, ĝiaj Ministerio pri Agrikulturo kaj Ministerio pri Edukado, kaj celas promocii la italan tradician manĝokulturon en la tuta mondo pere de diversaj aktivadoj. La aktivadoj estas okazigotaj en pli ol 100 landoj kaj regionoj samtempe de la 21-a ĝis la 27-a de novembro.

 

    Dum la ĉi-foja semajno pli ol 70 aktivadoj estas planitaj en Ĉinio, inkluzive de Pekino, Ŝanhajo, Chongqing, Kantono, Xi'an kaj Honkongo. Okazos aranĝoj kiel laboratorio de kuirado, laŭtemaj vespermanĝoj, aranĝo de novaj menuoj, projekciado de filmoj, gustumado de manĝaĵoj kaj vino, kaj promocio de libroj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio