Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj elektraj aŭtobusoj en Marrakech, gastiga urbo de la klimata konferenco
2016-11-11


La 9-an de novembro, du marokanoj kunfotiĝis ĉe la elektra aŭtobuso produktita de Ĉinio. (Foto de Meng Tao, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Antaŭ kelkaj tagoj, dek kelkaj elektraj aŭtobusoj el Ĉinio ekservis al partoprenantoj de la 22-a Konferenco de la Partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, en la urbo Marrakech, Maroko.

 

    Ahmed Motasadiq, vic-urbestro de Marrakech, diris ke dum la klimata konferenco, tiuj elektraj aŭtobusoj ir-reiras inter la konferencejo kaj grandaj hoteloj por servi al partoprenantoj de la konferenco.

 

    Li diris, ke tiuj elektraj aŭtobusoj estis produktitaj de la aŭtobusa kompanio YANGTSE en Wuhan, Ĉinio, kiu posedas avangardajn teknikojn en la kampo de pur-energiaj aŭtobusoj. Marrakech mendis entute 35 tiajn elektrajn aŭtobusojn kaj la aliaj sinsekve servos en la urbo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio