Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hakima El Haite: estas atendata surprizo el Ĉinio en plenumado de la Pariza Interkonsento
2016-11-10


Maroka ministro pri medio prelegis en la inaŭguro de la Klimata Semajno en Novjorko la 19-an de septembro 2016.
 

    La 7-an de novembro la du-semajna 22-a Konferenco de la Partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo inaŭguriĝis en Marrakech de Maroko. Dum la konferenco, intervjuata Hakima El Haite, membro de la konferenca konsilio kaj maroka ministro pri medio, diris ke Ĉinio, kiu aliĝis al la Pariza Interkonsento komence de septembro, ludis ŝlosilan kondukan rolon por validiĝo de la interkonsento. Ŝi atendas, ke Ĉinio daŭre surprizos la mondon dum la ĉi-foja agad-efektiviga konferenco.

 

    "Neimageblas, ĉu la Pariza Interkonsento povus tiel rapide validiĝi, sen aliĝo de Ĉinio," El Haite diris: "Kiel la dua plej granda ekonomia ento en la mondo kaj la plej granda karbon-ellasa lando, Ĉinio ludis ŝlosilan kondukan rolon en la lasta ĉenero de validigo de la Pariza Interkonsento."

 

    La 4-an de novembro la Pariza Interkonsento validiĝis sub la penado de pli ol 190 landoj kaj regionoj. Ĝis nun 102 landoj kaj regionoj plenumis enlandajn leĝ-procedurojn postulatajn por aliĝi al la interkonsento, kaj aprobis aliĝi al ĝi. Dum la ĉi-foja konferenco, reprezentantoj de la partioj faros pluajn interkonsiliĝadon kaj traktadon pri plenumado de la interkonsento, inkluzive de tempo-kadro de memvola kontribuo, kapitalo kaj kapabligo.

 

    "Ni rimarkis, ke Ĉinio prezentis ambician projekton pri memvola kontribuo kaj jam turnis siajn promesojn en agadojn," El Haite diris: "Tiuflanke Ĉinio iris antaŭ multaj landoj."

 

    El Haite atendas, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en disvolvado de malmult-karbonaj kaj ellaso-reduktaj teknologioj, kaj klimata regado en la tuta globo.

 

    "Ni tre atendas, ke Ĉinio daŭre surprizos la mondon en helpado al aliaj evoluantaj landoj per tekniko aŭ mono," El Haite diris: "Ni atendas ankaŭ, ke dum la ĉi-foja konferenco Ĉinio daŭre ludos gvidan rolon kaj prezentos siajn bonajn proponojn por plu efektivigi la Parizan Interkonsenton."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio