Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nekonata mondo estas multe pli grandioza ol la imagita!
2016-11-09


 


    Dawa Gengzha en la tibeta lingvo signifas "bela sankta monto". Kun altitudo de ĉ. 3 900 metroj kaj areo de ĉ. 200 kvadrataj kilometroj, ĝi imponas en Gari-vilaĝo de la Qiaoqi (loka prononco: Yaoji)-a Tibeta Urbeto de Baoxing-gubernio, Sichuan-provinco.

 



 

    Por helpi tibetanojn en bruto-bredado, la loka registaro konstruis ŝoseon longan je 24 km, nome "Ŝoseo al la Ĉielo". Tiu ĉi monto kun krutaj deklivoj kaj vastaj vidkampoj estas ideala loko por ĝui sunsubiron, tranokti sur monto, nombri stelojn, atendadi sunleviĝon en la sekva mateno kaj spekti senlime vastan nubo-maron. Ĉe la sankta monto ĉarmas ankaŭ la pitoreskejo Shenmulei.

 



 

    La vojo kun krutaj kurboj zigzage serpentumas de la vilaĝo Gari al la montpinto. Ĝi estas tiom mallarĝa ke sur kelkaj ĝiaj partoj povas iri nur unu aŭto. Nebulo superregas en la monto. Tiom grandiozan spektaklon oni ĝuas, rigardante de sur la monto al malproksimo.

 



 

    Tie estas la dua plej granda belvedero en Azio. Ĝin oni povas atingi ĉu aŭte ĉu piede. Survoje oni ĝuas tute malsamajn pejzaĝojn.

 



 

    Ĉu arbo staranta apud la vojo ĉu aŭto preterpasanta ĉiuj estas kunuloj survoje.

 



 

    Rigardi tiean vastan kaj superban nubo-maron estas sperto absolute animskua por la unuafojaj spektantoj, kaj oni volus fantazie treti nubojn, neglektante profundan abismon sube.

 



 

    Se oni havas bonan ŝancon, oni povas ĝui la unuajn brilajn lumojn de la leviĝanta suno. La animskuadon de tiu ĉi ĝuo komprenas nur tiuj kiuj ĝin spertas.

 



 

    En la monto restanta ankoraŭ en primitiva medio troveblas nek tranoktejo nek restoracio, pro tio nepras ke la vizitantoj kunportu siajn proprajn tendojn, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. La plej granda plezuro de tendumado estas apreci kaj nombri stelojn trembrilantajn en la nokta ĉielo, ŝajnas ke oni povas ilin kolekti per la levita mano. Dum nokta tendumado, oni nepre ne laŭvole kuradu ĉirkaŭe, ĉar klifoj povas sin kaŝi proksime en obskuro.

 



 

    La pitoreskejo Shenmulei kaptas la vizitantojn per sia origina ekologia pejzaĝo. Tie primitivaj arboj pikas al la ĉielo, fekundas herbejoj altebenaĵaj kaj freŝas oksigeno el la naturo.

 



 

    Serpentuma ŝoseo estas borderita de bunta arbaro unuflanke kaj de smeralda lago aliflanke.

 



 

    Al la tiea primitiva arbaro ne mankas multkolora arbaro aŭtuna nek ĉevaloj sin paŝtantaj aŭ galopantaj sur alpa herbejo.

 



 

    La ŝoseo kondukanta malsupren de la monto kaj la pejzaĝoj ambaŭflanke de ĝi same ravas la koron de vizitantoj.

 

(Proponita de Zhang Yongle)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio