Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina artisto prelegis pri ĉinaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj en la stabejo de UN
2016-11-09


Liu Dawei ĉeestas kunsidon pri ĉinaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj en la stabejo de UN.
 

    La usona ĵurnalo China Press raportis, ke post ĉeesto en la inaŭguro de la ekspozicio Arto Kunligas la Mondon, en la stabejo de UN, la 1-an de novembro, Liu Dawei, vicprezidanto de la Ĉina Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj kaj prezidanto de Ĉina Asocio de Artistoj, en la sama loko prelegis pri aprezado de ĉinaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj. La prelegon aŭskultis multaj oficistoj kaj diplomatoj, kiuj laboras en UN.

 

    En sia prelego Liu Dawei analizis, el kultura kaj art-historia anguloj, la pratempajn kaj modernajn artojn, pentrarton, skulptarton kaj okcidentajn klasikajn verkojn, profunke eksplikis la specialecon de ĉinaj pentraĵoj kaj ilian gravecon en la monda arta historio. Li diskonigis ankaŭ pri la origino kaj aprezado de ĉinaj pentraĵoj, kaj substrekis la moralajn honestecon kaj karakteron de artistoj enkorpigitajn en ĉinaj pentraĵoj por ke la aŭskultantoj havu pluan konon pri tiu arto. Krom tio li konigis al la ĉeestantoj misteron de la ĉina pentrarto kaj la filozofion kiun ili entenas.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio