Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la unua konferenco de UN pri klimata ŝanĝo post validiĝo de la Pariza Interkonsento
2016-11-08


La 22-a Konferenco de la Partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo inaŭguriĝis en Marrakesh de Maroko la 7-an de novembro.
 

    La 7-an de novembro en Marrakesh de Maroko inaŭguriĝis la 22-a Konferenco de la Partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, la unua konferenco de UN pri klimata ŝanĝo post validiĝo de la Pariza Interkonsento. La partioj atendas, ke la ĉi-foja konferenco iĝos "agad-efektiviga" kaj montros la volon kaj decidon trakti klimatan ŝanĝon.

 

    Dum la 12-taga konferenco la ĉeestantoj el pli ol 190 landoj kaj regionoj diskutos, esploros teknikajn detalojn pri plenumado de la Pariza Interkonsento, plu antaŭenpuŝos efektivigon de la interkonsento, kaj ellaboros la vojmapon pri tio ke la evoluintaj landoj plenumas sian promeson doni monhelpon je 100 miliardoj da usonaj dolaroj ĉiujare.

 

    Dum la konferenco okazos ankaŭ la 12-a Konferenco de la Partioj de Protokolo de Kioto kaj la 1-a Konferenco de la Partioj de la Pariza Interkonsento.

 

    En la pasinta decembro en Parizo, ĉirkaŭ 200 partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo atingis la Parizan Interkonsenton mejloŝtonan. Tio estas la dua interkonsento pri klimato kun leĝdeviga forto post la Protokolo de Kioto kaj grava paŝo dum la procezo de traktado de klimata ŝanĝo. La Pariza Interkonsento faris aranĝojn pri traktado de klimata ŝanĝo post 2020.

 

    La ĉina delegacio, kiu ĉeestas la konferencon, diris ke kiel la plej granda evoluanta lando, Ĉinio pozitive kondukos kaj antaŭenpuŝos la traktadon, kaj penados kune kun aliaj partioj por atingi kiel eble plej multajn komunajn konojn pri ellaborado de la sekvantaj reguloj kaj proceduroj de la Pariza Interkonsento.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio